Ludu

I.a. “Esperantolehti” el Finnlando, “La Revuo Orienta” el Japanio kaj “Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha estas traktitaj en nia felietono El la E-Gazetaro. Komence de la 311-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la informa parto ni sciigas i.a. pri la helpo de la pola Caritas por Ukrainio kaj pri la pola helpokampanjo por la Centrafrika Respubliko,  pri la decido de Islando ĉesigi membriĝoklopodojn en la Eŭropa Unio. El la temoj de la pola gazetaro ni elektis tiujn pri la pola merkato de  elektronikaj servoj kaj polaj vinoj sur tabloj de eksterlandanoj. En la scienca bulteno ni referencas al esploroj de koreoj pri FAZ-sindromo kaj pri tio, ke ankaŭ birdoj ŝatas cigaredojn tamen por la celoj malsamaj ol la homo. Hodiaŭ Melanie Prin kantas la aŭtoran kanton de Lorenzo Tomezzoli (la vortoj kaj la muziko) pri somero en Greziljono. Aktualaĵoj, sciencaj informoj kaj la felietono kutime estas samtempe legeblaj kaj aŭskuteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto estas sekvebla per la adreso ĉe youtube: http://www.youtube.com/watch?v=kw7UaJm5wzk.