Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Fabio Santos el Goiânia, Brazilo renkontita en Bona Espero estas la gasto de nia 309-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas pri la porpaca Festivalo okazinta tie dum la pasintjara septembro, en kiu Esperanto ludis apartan rolon. En la elsendo aŭdiĝas speciale komponita por ĝi kanzono, kvankam ne temas pri koncerta surbendigo. Ĉefloke de la elsendo ni referencas al la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco en akompano de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ilia “Valso por amikoj”. En la aktualaĵoj ni informas pri monitorado de laboro de universitataj diplomitoj en Varsovio kaj pri “hoteloj” por polenigantaj insektoj. Nia trarigardo spegulas ekonomiajn problemojn. En la scienca bulteno ni ligas al novaj malkovroj pri gesta lingvo de ĉimpanzoj kaj praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo. Krome Merlin kantas fragmente la titolan kanzonon de sia KD eldonita de Vinilkosmo “Por la mondo”.
Oazo en Esperantujo estas Via elsendo. Ankaux cxi programo estas tre tre bona kaj interesa. Gxi gxojigis mian koron.
Mi deziras al Vi multe da sukcesoj. Amike Via fidela auxskultanto Apáti Kovács Béla el Hungario (Kaposvár)
Ne dankinde ! Ankau~ mi estas tre g^oja ke vi g^ojas mian skribaj^on. mi pensas kaj mi skribas skribaj^on por vi. Koran dankon!
Mi cxiam kun granda plezuro kaj gxojo gxuas viajn programojn,kiuj liveras al mi multajn informojn tre interesajn kaj malfacile akireblajn .
Elkoran dankon pro viaj bonaj programoj
elkoran dankon pro viaj programoj