Ludu

Fabio Santos el Goiânia, Brazilo renkontita en Bona Espero estas la gasto de nia 309-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas pri la porpaca Festivalo okazinta tie dum la pasintjara septembro, en kiu Esperanto ludis apartan rolon. En la elsendo aŭdiĝas speciale komponita por ĝi kanzono, kvankam ne temas pri koncerta surbendigo. Ĉefloke de la elsendo ni referencas al la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco en akompano de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ilia “Valso por amikoj”. En la aktualaĵoj ni informas pri monitorado de laboro de universitataj diplomitoj en Varsovio kaj pri “hoteloj” por polenigantaj insektoj. Nia trarigardo spegulas ekonomiajn problemojn. En la scienca bulteno ni ligas al novaj malkovroj pri gesta lingvo de ĉimpanzoj kaj praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo. Krome Merlin kantas fragmente la titolan kanzonon de sia KD  eldonita de Vinilkosmo “Por la mondo”.