Ludu

Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Specimenoj de ilia komuna koncerto aŭdiĝas en la 305-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri distingo de meritiĝinta polino fare de la brita edzino kaj jarrezultoj de la publika biciklo-luejo Veturilo en 2013. En la temoj el la pola gazetaro i.a. ni parolas pri restriktoj kontraŭ la tabakfumado laborloke. Nia scienca bulteno notas sukceson de pola studentino projektinta aviadilon kaj informas pri spuroj de tiom ekzotikaj rabobestoj kiel – jaguaroj kaj lampartoj sur la tereno de la nuna Pollando. Aktualaĵoj kaj informoj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj en la akompano de du kantoj el ilia Arkones-koncerto troviĝas en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.