Ludu

Konrad Andrzejczuk oratoris dum la Rejkjavika UK pri la kongresa temo. Ni prezentas en nia 299-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org la rilatan sonscenon, per kiu li venkis en la Oratora Konkurso destinita por junaj esperantistoj. En la komenca parto de la elsendo ni informas pri kreskantaj labor­ofertoj en la Interreto, pri eksterlandaj studentoj en Pollando. El pola gazetaro ni eksciis, ke polojn atendas san­pasportoj, ke ĉinoj atendas polan pulvorig­itan lakton. Nia scienca temo eksplikas ŝanĝojn en nia cerbo lige kun matematiko. Elektitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto „Junaj Idealistoj devenas” el la KD de Vinilkosmo Elektronika Kompilo; „Jam temp’ esta” estas kanto el la KD Simbiozo.