Ludu

Frank Selten el Germanio estas la antaŭ­mikrofona gasto de la unua E-elsendo de la Pola RetRadio en 2014. Kvankam ni memorigas kelkajn E-rilatajn biografiajn informojn de nia gasto ni ĉefe koncentriĝas pri lia kariero de ĵaz­muzikisto de la bando Barrelhouse aŭdigante specimene fragmentojn el ĝia plej lasta KD Creole Spirit. Komence de la 296-a programo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa ekspozicio pri Pilgrimanto de la Jarmilio en Lodzo. Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al pastro profesoro Michał Heller. La E-informo rilatas al la antaŭnelonge aperintaj E-lingvaj lernolibroj pri fiziko. Kelkaj tekstoj kiel kutime estas paralalele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj paĝo­rubrikoj.