Ludu

D-ro Federico Gobbo aŭdiĝas en la 3-a  kaj la lasta parto de sia prelego “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”, kiun li prezentis dum la novembra Malferma Tago de la CO.  En la informa parto de la 295-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas sumige pri la nombro de pasaĝeroj en la polaj flughavenoj en 2013; la temo el la pola gazetaro konfirmas, ke mizero ne malhelpas feliĉo­senton. La baldaŭa poŝtelefona Gardanĝelo kaj ĉiel rekomendinda ĉokolado jen temoj baze de sciencistaj esploroj. En nia  lasta E-elsendo en 2013 kantas Ralph Glomp kaj JoMo (lia kanto devenas el la KD eldonita de Vinilkosmo). Eĉ tri tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.

Feliĉan Novan Jaron 2014 !