Ludu

„Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado” de Louis Fréchette en la traduko de Francisko Lorrain konsistigas la ĉefan parton de nia 293-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas mallonga informa parto, el kiu informo pri la pola kontribuo al la restaŭra fonduso de la Baziliko en Bet Leĥem estas paralele aŭdebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. La elsendon akompanas fragmente hungara, pola kaj kanada kristnaskaj kantoj, la du unuaj en la E-versio.

Ĝojplenan, serenan kaj pacan Kristnaskon !