Ludu

Nia antaŭ­mikrofona gasto estas marde, la 12-an de novembro 2013 Ivan Colling el Brazilo, studento de Interlingvistikaj Studoj kaj dufoja preleginto dum la aŭtuna Arkones-2013. Komence ni donas la atenton al la tragedio plaginta Filipinojn kaj Klimata Uno-Konferenco en Varsovio. Niaj aktualaĵoj referencas i.a.  al patriota edukado de junaj poloj, libro-vendo­maŝinoj en la polaj stacidomoj kaj novaj servoj de Pola Poŝto. Per temo el la pola gazetaro ni referencas al prognozoj ekonomiaj por Pollando dum la scienca informo sciigas, kiel la brita vendejreto Tesco varbas klientojn per moderna teknologio. Mélanie Prin en nova kanto de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli konvinkas nin, ke >„kiam la suno malnoviĝas, povas eĉ okazi, ke la koro rejuniĝas”<.

Konsultu: http://www.youtube.com/watch?v=7_Y56CXhfKo

Elektitaj novaĵoj [paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj] kaj la interparolo troviĝas en apartaj rubrikoj ĉe nia paĝo www.pola-retradio.org