Ludu

Kadre de la ciklo „Konindaj poloj” ĉi-semajne ni proksimigas la silueton de elstara pola etnografo, esplorinta i.a.  la kulturon de ajnoj, Bronisław Piłsudzki. Antaŭ ĉ. unu semajno sur Hokkaido estis malkovrita busto de ĉi tiu elstara 19-jarcenta polo, ekzilita al la Fora Oriento de la caraj aŭtoritatoj. En 278-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas komence al la solenataj i.a. en Pollando Festo de Ĉiuj Sanktuloj kaj sekvanta ĝin Tago de la Mortintoj. Ni informas pri la nunjara laŭreato de la korea Hajpin-Nacia Premio. Mallonga leterkesta rendevuo finas la elsendon, en kiu muzike ni citis i.a. el la insurgenta kanto omaĝe al la batalintoj de la Varsovia Insurekcio 1944.

Novaĵo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la koncernaj rubrikoj de nia elsendopaĝo.