Sciencaj informoj

Iam maloftaj nun denove popularaj

Enretigita de: | Okt 1, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En Eŭropo kreskas la nombro de kastoroj, bizonoj, blankvostaj maragloj kaj aliaj mamuloj kaj birdoj, kiuj ankoraŭ antaŭ duona jarcento fariĝis ĉi tie maloftaj. Tion raportas dokumento aperinta en la Interreto „Reveno de la naturo en Eŭropon”.

Ĝi i.a. sciigas, ke la populacio de la blankvosta maraglo rekreiĝis post la krizo kaj dekumiĝo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj i.a. sur la tereno de Ĉeĥio, Slovakio, Danlando kaj Aŭstrio. Dank’ al protekto per kiu  estis ĉirkaŭprenita tiu birdospecio ĝia populacio kreskis de malpli ol du kaj duona mil paroj en la 70-aj jaroj ĝis 9 mil 600 paroj en 2010. La blankvostaj maragloj denove nestas en la regiono de sia iama aperado en la norda kaj centra Eŭropo. Ilin nombro­kreskon oni notas en Rusio, Pollando, Germanio kaj en Svedio, en kiuj landoj vivas 80-procente la eŭropa populacio de blankvosta maragloj. La raporto entute priskribas kiel, kie kaj kial en diversaj regionoj de Eŭropo pliboniĝis la situacio de 18 bestospecioj kaj 19 birdospecioj.

Parto de la raporto estas dediĉita al la plej granda plantvora bestospecio en Eŭropo, bizono, kiu kiel libere vivanta mamulo formortis komence de la 20-a jarcento pro la ĉasado kaj malgrandiĝo de la vivejoj. La vastplanita bred­opogramo  kaj reenkonduko en la naturan medion de ne vivintaj libere besto­ekzempleroj ebligis rekrei la sovaĝan populacion. Nun libere vivas 33 bizonaj gregoj konsistantaj en preskaŭ tri mil bestoj. Plej multnombraj troviĝas en Pollando kaj en Belorusio.  La transdaŭron de la specio ne favoras  tamen ĝia malgranda genetika varieco kaj manko de kontakto inter la gregoj.

Laŭ la aŭtoroj de la raporto ĉiuj ekzamenitaj specioj krom la iberia linko estas nun pli multnombraj ol en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la tuta Eŭropo videble multiĝas grandaj rabobestoj. La nombro de la  bruna urso duobliĝis, je unu triono kreskis la nombro de lupoj. Grandiĝis la nombro de eŭroaziaj linkoj kaj agloj. En la sudo de la kontinento estas pli da vulturoj.

La antaŭan malkreskon de la ekzamenitaj bestospecioj kaŭzis nekontrolataj ĉasadoj, malgrandiĝo de la vivejoj kaj naturpolucio. La situacio pliboniĝis i.a. dank’ al planitaj leĝaj reguligoj, vastiĝo de la protektataj terenoj. Kvankam daŭre en diversaj landoj oni ĉasas bestojn, sed estis limigita la nombro de bestoj ĉaseblaj. Kiel favoran faktoron la raporto elmontras la migradon de la eŭropa loĝantaro el la kamparo al la urboj.

La ideodoninto de la raporto Frans Schepers estas konvinita, ke la naturo regenereiĝos, sed nur se homo ebligos tion pere de konstanta kaj intensa leĝa protekto. Daŭre la nombro kaj vivejoj de multaj specioj de la eŭropaj rabobestoj ne identas kun ilia historia stato, kaj daŭre  la biologia varieco en Eŭropo ne estas stabila. Multaj specioj ankoraŭ ne atingis necesan por tio la nombro­staton.

El la elsendo 01.10.2013. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526686

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj