Ludu

Kazimierz Funk, la malkovrinto de vitaminoj, estas laŭvica koninda polo, kiun ni prezentas en la 274-a E-elsendo de la Pola Retradio ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas kulturaj novaĵoj i.a. pri omaĝo al 80-jariĝinta Krzysztof Penderecki dum la Pekima Muzikfestivalo. E-informoj sciigas pri la nova redaktoro de “Esperanto”, Fabrício Valle kaj la 3-a Monda Pupekspozicio en la japana Higashikagawa. En la fino ni renkontiĝas kadre de la tradicia Leterkesto.

Kelkaj tekstoj el la elsendo estas jam paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la retejaj rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.