Ludu

Luis Serrano Perez kaj Antonio Martinez el la organiza teamo de la hispana Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo, kiu la 21-an fojon okazis komence de oktobro en Lloret de Mar estas la gastoj de nia 273-a E-elsendo. Tiun interparolon akompanas muzik­citaĵoj el la okazinta dum la aranĝo koncerto de la ensemblo MONTUJUIT. Komence ĉe  www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj (renkontiĝo de Pacaj Nobel-premiitoj en Varsovio, la unuaj libroj de Janusz Korczak en la ĉina lingvo), el temoj de la pola gazetaro ni elektis i.a. tiun pri la sunpaneloj en Pollando. Scienca bulteno enhavas informojn pri la Eŭropa Tago kontraŭ kancero kaj pri la kontraŭbatal­ado de aŭtuna melankoli­agordo.

Aktualaĵoj, sciencaj informoj kaj interparolo kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj troviĝas jam en koncernaj rubrikoj de nia radiopaĝo.