Ludu

La 107-jariĝon de E-Teatro ni omaĝas per la felietono de Kerstin Rodin el Svedio, kiu reference al la antaŭneloga morto de Jerzy Fornal ligas al la kontaktoj de la pola E-aktoro kun verkisto Harald Brown. Komence de la 268-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la okazanta en la eŭropuniaj landoj, inkluzive de Pollando Nokto de Sciencistoj. E-informoj i.a. sufloras kiel ekonomie eblas ankoraŭ membriĝi en UEA. La leterkesta renkontiĝo krom konfirmo de kelkaj lastaj korespondaĵoj retrorigardas  al renkontiĝoj kun kelkaj aŭskultantoj dum la Poznana ARKONES.

La teksto de la aktualaĵo estas paralele aŭdebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj.