Ludu

La antaŭmikrofona gasto de nia marda E-elsendo estas la renkontita dum la E-feriado en Mielno, Pollando – Nazi Solat el Irano. Ni interparolas pri ŝia esperantistiĝo, movada aktivado, ankaŭ pri pli ĝenerala situacio en Irano fone de la juniaj prezidentigaj balotoj kun aparta konsidero de la ĝenerala situacio kaj pozicio de la iranaj virinoj. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj sciencaj informoj. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas jam paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia retejo www.pola-retradio.org. En la 265-a E-elsendo de Pola RetRadio kantas Jacques Yvart. Temas pri fragmento de la kanzono “Magelanoj de l’ Universo” el lia KD eldonita de Vinilkosmo „Invito por vojaĝo”.