Ludu

La forpaso de Jerzy Fornal unuigas en malĝojo la polan E-komunumon signifante gravan breĉon en nia teatra E-kulturo. Omaĝe al li ni dediĉas la porokazan, retrorigardan felietonon. Per la kanto „La floraj violoj de la dezerto” ni proponas konatiĝi kun la brazila kantistino Nadia Figueiredo – http://www.operaloungemusic.com. Komence en la 263-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.

Ili nun estas aparte aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj en nia retejo same kiel la omaĝa felietono al Jerzy Fornal.