Ludu

Ĉi-marde parton de nia E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni dediĉas al literaturo, lige kun la solenata en Pollando Jaro de Julian Tuwim. Krom felietono dediĉita al la poeto ni citas el nia arkiva elsendo memorigante lian versaĵon „Epistolo sentimentala” en la traduko de Leo Belmont.

Komence de nia 244-a elsendo aŭdiĝas aktualaĵo, temoj el la pola gazetaro kaj scienca informo.

Ĉe la paĝo estas jam afiŝitaj tekstoj paralele aŭskult­eblaj el la hodiaŭa elsendo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.