Laŭ esploroj faritaj de sciencistoj el la universitato en Toronto legado de fikciaj literaturaĵoj influas la kapablon senti empation kaj toleri situaciojn malcertajn. Se ni legas tro malmulte minacas al ni limiĝo de efika pensado, ligita kun malpli granda raciemo kaj kreemo. Tri sciencistoj sub la gvido de psikologo Maja Djikic petis 100 studentojn, ke ili legu unu el 8 rakontoj aŭ unu el 8 eseoj. Sekve studentoj plenigis enketon, kiu esploris ilian bezonon de stabileco kaj certeco. Studentoj kiuj legis rakontojn havis pli bonajn rezultojn, se temis pri la rekonado de bezonoj kaj sentoj de aliaj personoj, pli bone ankaŭ toleris la staton de necerteco. La legado de fikciaĵoj stimulas la pensadon kaj identiĝadon kun rezonado de personoj, eĉ tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Kvankam ne estas sciate kiom longe konserviĝas la fikciefiko, sed sciencistoj esperas, ke iliaj esplorrezultoj influos la manieron instrui infanojn en lernejoj.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Barbara