Eĉ 210 institucioj anoncis aliĝon al la Nokto de Muzeoj en Varsovio, okazonta inter la plej proksima sabato kaj dimanĉo. La unuan fojon eblos viziti tiunokte la sidejon de la Kulturministerio, la Nacian Stadionon kaj muzeon de polaj judoj. La evento ĝuas grandan popularecon, de du jaroj meze partoprenas ĝin ĉ. 200 mil personoj. La Nacia Stadiono invitos gastojn al la lumigita placludejo, kiun eblos rigardi ankaŭ el la loĝio por eminentuloj. Estos gviditaj ankaŭ tra ĝi organizitaj promenoj. Vizitantoj de la Kulturministerio konatiĝos kun la historio kaj internoj de la ministeria sidejo, kiu estas Palaco de Potocki-familio. Kvankam muzeo de polaj judoj jam partoprenis la Nokton de Muzeoj en la antaŭaj eldonoj, ĉi-foje eblos konatiĝi kun la inaŭgurita antaŭnelonge ĝia nova sidejo. I.a. dum internacia debato ĝia arkitekto Rainer Mahlamaki el Finnlando kun aliaj partoprenos la debaton Arkitekturo de la Muzeo de Polaj Judoj – inspiroj, simbolaro, procezo, funkcieco.  Najbare en la sama urboparto Muranów la duan fojon siajn pordojn malferos dumnokte la sidejo de la Pola E-Asocio proponante i.a. infanludojn, rapidkurson, konatiĝon kun la Unua Libro, E-literaturo kaj kun eksterlandaj esperantistoj loĝantaj en Varsovio. En kelkaj urbolokoj prezentiĝos Muzeo Perdita. Temas pri virtuala prezento de la perditaj dummilite artverkoj. Pri la graveco de la temo atestu la fakto, ke rezulte de la 2-a mondmilito Pollando perdis 70 procentojn de sia materia kultur­heredaĵo. Tiuj prezentoj okazos antaŭ la Prezidenta Palaco, en la Nacia Muzeo, Palaco en Wilanów kaj sur la Nacia Stadiono. Kiel ĉiujare al la eventoj de la nokto inter sabato kaj dimanĉo aliĝas i.a. Muzeo de la Polaj Armeaj Fortoj, Muzeo de la Nuntempa Arto, la artgalerio Zachęta, la Reĝa Kastelo, Mickiewicz-Instituto, Instituto de la Nacia Memoro, la Historia Muzeo, Muzeo de Literaturo, Muzeo de Moderna Arto, la Scienca Centro Kopernik. La unuan fojon inter la muzeoj kaj aliaj objektoj eblos trafiki per la urba biciklo Veturilo, kiu disponas nun pri 128 strataj lustacioj kun 2200 bicikloj. Trafikos ankaŭ 26 malmodenaj busoj el la 50-aj kaj 60-aj jaroj, inter ili 15 tiel nomataj kukumoj, do busoj duoble longaj.

Legas Tomek