La heroo de nia hodiaŭa felietono, Antoni Norbert Patek naskiĝis en 1811 en la loko Paski apud Lublino. Liaj gepatroj translokiĝis al Varsovio kiam li estis 10-jaraĝa. Jam kiel 16-jarulo – post la morto de la patro – Antoni devis okupiĝi pri la vivteno de la familio. Baldaŭ en 1928 li soldatiĝis en la 1-a Regimento de Ĉevalpafistoj de Augustów-regiona Rajdantaro. Pro sia braveco dum la kontraŭcara Novembra Insurekcio 1831 li avancis ĝis la grado de subleŭtenanto kaj estis distingita per la Ora Kruco Virtuti Militari. Post la falo de la Insurekcio transpaŝinte la prusan limon li estis internigita. Samtempe laŭ la komisio de generalo Bem li organizis la evakuan itineron por polaj insurgentoj el Prusio al Francio. Post la fino de la operaco en 1833 li estis direktita i.a. al Amiens. Pro la premo de la rusa ambasado je la francaj aŭtoritatoj li devis forlasi Francion kaj translokiĝis al Svislando. En Veroux apud Ĝenevo dum kelka tempo li komercis per vinoj kaj likvoroj, li lernis pentroarton ĉe konata pejzaĝisto Alexandre Calame por fine sub la influo de amikiĝinta horloĝista familio Moreau li okupiĝis pri la horloĝista metio. En Veroux li edziĝis cetere al la nevino de Moreau, Marie Adelaide Elisabeth Thomasine Dénizart kun kiu li havis tri gefilojn. Komence Antoni Patek estis aĉetanta pretajn horloĝmekanismojn kaj utiligante sian pentristan talenton li enmetadis ilin en ornamajn horloĝingojn, ne konatajn ĝis tiam sur la merkato. Rapide li konvinkiĝis kiom serĉataj kaj kiom enspezigaj estas liaj horloĝaj artobjektoj. En 1839 li komencis 6-jaran kunlaboron kun alia polo Franciszek Czapek establinte sian unuan horloĝistan manufakturon en la plej kara loko de Ĝenevo. La firmo produktis horloĝojn ekipitajn per altklasaj mekanismoj komence laŭ mendoj de polaj enmigrantoj kaj patriotoj en la lando. Temis pri poŝhorloĝoj ornamitaj per miniaturaĵoj kaj surskriboj kun patriotaj kaj religiaj devizoj. En la 1845 la kunlaborkontrakto kun Czapek finiĝis kaj komenciĝis laŭvica etapo en la kariero de Antoni Patek. Lia ambicio estis produkti horloĝojn modernajn, plej fajnajn kaj plej belajn. Tion li povis realigi dank’ al sia nova partnero, horloĝisto Adrien Philipp , kun kiu li konatiĝis dum la industria ekspozicio en Parizo. La pli posta bofilo de Patek jam pli frue inventis i.a. horloĝan streĉigan risorton. En 1851 la firmao ŝanĝis la nomon je Patek-Philippe & Co. Samjare ĝi ĝuis spektaklecan sukceson dum la monda ekspozicio en Londono akirinte pro siaj produktoj oran medalon. Inter la plej famaj klientoj ektroviĝis la reĝino Wiktoria aĉetinta horloĝon de Patek-Philippe, uzatan sekve kiel ornambukumon de sia robo. La markan horloĝon Patek-Phippe aĉetis tuj princo Albert. La dana reĝino Luiza mendis specialan horloĝon kiel donacon por sia edzo okaze de la 25-jariĝo de ilia nupto. Al la klientoj de la firmao Patek-Pilippe aldoniĝis baldaŭ papo Pio la 9-a, egiptia princo Hussein Kamal, la reĝo de Italio Emmanuel la III kaj pluraj aliaj. Por la hungara princino Kocewicz la firmo kiel la unua en la mondo faris manhorloĝon, kio komencis ilian vastskalan produktadon. Pasia kolektanto de Patek-horloĝoj fariĝis caro Nikolao la 2-a. Dum laŭvicaj jaroj la horloĝoj Patek-Philippe akiris kelkcent internaciajn premiojn fariĝinte ŝatata horloĝmanufakturo de la monda aristokrataro. Oni difinadis la markon Patek reĝo de la markoj kaj marko de la reĝoj. La sukcesojn la firmo dankŝuldis al observado de kelkaj principoj enkondukitaj de Antoni. La kvalito de la horloĝoj devis esti sur la plej alta nivelo; necesis esti malferma je novaj inventaĵoj kaj konstrusolvoj ebligontaj teknike superi la konkurencon. Antoni Patek malgraŭ tio, ke ĝis la morto restis en elmigrejo neniam forgesis pri siaj polaj radikoj. En Ĝenevo li establis en 1838 karitatan-interhelpan organizon Skarbuna Polska (la pola ŝparkesto). Samtempe li aktivis favore al la Pola Biblioteko kaj Legejo en Ĝenevo. En 1846 li membriĝis en la Pola Demokrata Societo, li estis membro-korespondanto de Societo pri Nacia Edukado kaj kvestis por la pola lernejo en Parizo. En la periodo de Printempo de Popoloj li estis konspira kuriero multfoje veturanta al Frankfurto ĉe Majno kaj en 1849 li eĉ proponis kunvokon de la Pola Sejmo en Elmigrejo. Insurgentojn post la falo de laŭvica kontraŭcara, t.e. Januara Insurekcio 1963 li ĉirkaŭprenis per zorgema protekto. Antoni Patek estis ankaŭ ligita kun la agadoj de la Kongregacio de Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Pro sia agado favore al la katolika medio de Ĝenevo papo Pio la 9-a atribuis al li la grafan titolon. La morto de Antoni Patek en marto 1877 kaŭzis la neceson reorganizi la firmaon. En ĝian koniston eniris la filo de la mortino Leon, la bofilo de Philipp. En 1929 la firmaon de Antoni Patek aĉetis fratoj Karol kaj Jean Stern, kaj ili daŭre ĝin administras. Sed la nomo de la marko Patek-Philippe & Co ne ŝanĝiĝis. Fine de 2001 en Ĝenevo estis malfermita muzeo Patek- Philippe. Eleganta, kvaretaĝa konstruaĵo el 1920 enhavas kolekton de pli ol du mil eksterordinaraj tempomezuriloj, aŭtomatoj, miniaturaĵoj, emajlaj portretoj kaj aliaj maloftaj eksponaĵoj. Inter ili estas ankaŭ dokumento atestanta, ke polo Antoni Patek nobelblazone Prawdzic fariĝis svisa civitano. Sendepende de tio li ĝis la vivofino sentis sin kaj restis polo.

El la elsendo 28.08.2021. Legas Barbara – 8′ 10″