La daŭre belaj aŭtunaj tagoj normale ebligus al la varsovianoj plenĝuon de la verdaj oazoj en la pola ĉefurbo. Nu, la pandemio limigas la promenemon de la urboloĝantoj, sed en la lastaj tagoj preterpasante Łazienki-parkon mi mem ne povis sindeteni de la enrigardo en la parkon kun apenaŭ videblaj promenantoj. Logis la bunto de la abunda verdoazo, jam plurkoloriĝinta kaj libere saltantaj sciuroj. Sed la verdaj oazoj en Varsovio ne malmultas. Eĉ simplaj loĝkolonioj fieras pri abunda verdaĵo. Multegas stratoj kun allogaj arboj kaj arbustoj. Unu el la stratoj proksime al mia domo de kelkaj semajnoj ŝanĝas sian aspekton pro la alikonstruo – laŭ la civitana postulo. Ne nur trotuaroj ricevis novajn ŝtonplatojn, sed ekzistantaj verdaĵstrioj riĉiĝis per aldonaj arboj. Sed hodiaŭ mi volas rakonti pri kvazaŭ pretere enpaŝigebla – sen apartaj bariloj kaj pordoj – la unua publika urba ĝardeno en Pollando, la Saksa Ĝardeno. Ĝi troviĝas urbocentre situante inter Piłsudzki-placo, la stratoj Marszałkowska kaj Królewska. Unuflanke la libera eniro troviĝas ĉe la tramhaltejo angule de Marszałkwska- kaj Królewska-stratoj. Kontraŭe la libera eniro kondukas tra Piłsudzki-placo kaj preterpaso de Tombo de Nekonata Soldato. La origine geometria franca ĝardeno en la jaroj 1724-1748 estis establita kiel ĝardeno de la Saksa Palaco por la pola reĝo-elektito el la saksa dinastio, Aŭgusto la 2-a Fortika. La 27-an de majo 1727 la reĝo disponigis ĝin al la loĝantoj de Varsovio lasante por la bezonoj de la reĝa kortego nur du malgrandajn ĝardenspacojn apud la palaco. La ĝardeno rapide fariĝis populara kaj ŝatata loko por ripzo kaj distro de varsovianoj. Ĉiu povis ĝin viziti kondiĉe esti dece vestita. La sekva samdinastia reĝo Aŭgusto la 3-a Sas konstruigis tie en 1748 la unuan sur la tereno de Pollando libere starantan teatran konstruaĵon. En la ĝardeno ekde la 18-a jarcento estis koncertanta kadre de la promekoncertoj la turka orkestro de la kortego de reĝo Aŭgusto la 2-a. Dum Kościuszko-insurekcio en 1794 la ĝardeno estis ruinigita kaj en la jaroj 1816-1827 ĝi estis transformita en panorman anglastilan ĝardenon. 20 jarojn poste ĉe Królewska-strato estis elkonstruita Instituto de Mineralaj Akvoj kaj ĝia trinksalonego firmigis la rolon de la Saksa Ĝardeno kiel la malferma salono de Varsovio. Meze de junio 1855 estis funkciigita la unua varsovia urba akvodukto prenanta akvon rekte el Vistulo. En la Saksa Ĝardeno aldoniĝis la akvorezervujo en la arkitektura formo imitanta la romian sanktejon de Vesta el Tivoli apud Romo. Rolante kiel akvoturo ĝi distribuadis akvon al 16 fontoj kaj 4 fontanoj en diversaj urbopartoj. La plej bela ĝis nun plezurigas la rigardon en la Saksa Ĝardeno. En la 19-a jarcento la ĝardeno ricevis anglan stilon kaj gardanta ĉe ĉiu ĝia pordo policisto zorgis, ke ne eniru ĝin homoj maldece vestitaj kaj infanoj malpi ol 14-jaraĝaj. En la konstruita tie en 1870-a jaroj Somera Teatro komence de la 1902 jaro la unua pola filmproduktejo Pleograf prezentis la pionirajn dokumentajn filmojn pri la ĉiutaga vivo de Varsovio. La Somera Teatro trafita de bombo forbrulis en septembro 1939. Komence de majo 1942 la parko estis fermita por la pola loĝantaro, malferma sole por germanoj. Partedetruita dum la Varsovia Insurekcio 1944, la Saksa Ĝardeno estis rekreita post la milito. Multaj malnovaj arboj estis damaĝitaj, parto saviĝis. La plej multnombraj estas kaŝtanujoj, sed kreskas tie ankaŭ nigraj poploj, ulmoj, etfoliaj tilioj, kristodornaj glediĉioj, ginkoj, platanecaj aceroj. Post la falo de la Varsovia Insurekcio kadre de la laŭplana detrukampanjo de germanoj pri nenigado de la polaj kulturobjektoj inter la 27-a kaj 29-a de decembro 1944 la Saksa Palaco estis eksplodigita. La transdaŭrinta fragmento de ĝia kolonaro kun la Tombo de Nekonata Soldato estas loko ĉe kiu ĝis nun okazas multaj ŝtataj kaj patriotaj solenaĵoj. Starante al ĝi vid-al-vide en la fono malfermiĝas la alrigardo al la ĉefa ĝardena aleo kun la impona fontano. Multajn aŭskulantojn eble aldone interesos fakto, ke ekde 2012 la ĝardeno estas la ĉefscenejo por la septemnbra Nacia Legado, la socia kampanjo populariganta la konon de la nacia literaturo, kadre de kiu ampleksaj fragmentoj estas legataj publike. Tie, en la Saksa Ĝardeno, en la solena kadro, en la asisto de la prezidenta paro la kampanjo havas sian oficialan inaŭguron.

El la elsendo 30.10.2020. Legas Barbara – 6′ 48″