Ludu

La 982-a E_elsendo el la 21.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa programo ni proponas aŭskulti la 97-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Post la komenca kronvirusa kroniko nia plia aktualaĵo rilatas al la atrakciaĵo de la somera sezono, nome la retrotrajnoj, kiuj jam komencis funkcii en kelkaj lokoj de la lando. La sciencbultena temo koncernas la kontraŭincendian akustikan estingilon, kiun proponas polaj sciencistoj. La akompana interreta foto prezentas iun el la retrotrajnoj renkonteblaj sur la polaj reloj somere 2020. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D