Ekde la plej proksima sabato eblas finfine viziti la Domon de Józef Mehoffer en Krakovo por rigardi liajn 9 krokizojn kaj portretojn donacitajn de lia baptofilo. Ili estis donacitaj al la Nacia Muzeo en ĉi tiu urbo okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Józef Mehoffer. La prezento pro la pandemio okazas kun prokrasto. Inter 6 desegnaĵoj la centran lokon havas krokizo por la oleobildo „Aŭtoportreto de la  artisto” el 1937. Józef Mehoffer estis disĉiplo de la renoma pola pentristo, Jan Matejko kaj samaĝulo de Stanisław Wyspiański, unu el la plej elstaraj artistoj de la stilo Juna Pollando. Mehoffer studis en Krakovvo kaj Parizo. Li estis artisto ĉiuflanka, la kreinto de monumentecaj dekoraĵoj por religiaj internoj, de vitraloj kaj polikromiaĵoj, de granddimensiaj tolaĵoj kaj de scenografiaj projektoj kaj aplikata arto.

El la elsendo 10.07.2020. Legas Maciek – 1’08”