„Ne ĉiam necesas diri tion, kion oni scias, sed ĉiam necesas scii, kion oni diras” – jen la vortoj de la heroo de nia hodiaŭa felietono, Józef Bem. Li estis pola generalo, stratego, verkisto kaj militista inĝeniero, antaŭkuriero de la produktado kaj aplikado de raketoj. Antaŭ 10 tagoj pasis la 226-a naskiĝdatreveno de ĉi tiu eksterordinara homo. Kiel arda patrioto Józef Bem batalis por suverenco de la patrolando, sed samtempe helpis en alies liberigaj elanoj fariĝinte la nacia heroo de Pollando, Hungario kaj Turkio. Brilajn poemojn honore al li dediĉis Cyprian Kamil Norwid kaj Sándor Petőfi. Ĉi-lasta cetere diris: „Al Bem mi ŝuldas pli ol al mia patro. La patro donis al mi la vivon, Bem la honoron”. Józef Bem naskiĝis la 14-an de maro 1794 en Tarnów (la suda Pollando) en la burĝa familio. Kiel 15-jarulo li fariĝis – kun la aprobo de la gepatroj – armeano de la Varsovia Princolando komandita de princo Józef Poniatowski. Li diplomitiĝis tiuperiode en la Lernejo de Artilerio kaj Inĝeniero – studante matematikajn kaj geografiajn sciencojn kaj alpropriginte plurajn fremdajn lingvojn. Nur kiel 18-jarulo li fariĝis leŭtenanto kaj en ĉi tiu grado li partoprenis la kampanjon de Napoleono 1812. Li aparte distingiĝis dum la defendo de gdanska fortreso sieĝata de la kontraŭnapoleona koalicio, pro kio li ests distigita per kruco de la Honora Legio. Post la falo de Napoleono Józef Bem daŭrigis la soldatservadon en la armeo de la Pola Reĝolando. Tiuperiode li koncentriĝis krome pri la scienca laboro ligita kun la apliko de raketa artilerio, kaj lia turilata verko aperis en 1822. En ĝia sekvo en la pola armeo la sekvan jaron  aperis korpuso de raketistoj, aplikantaj ekskluzive la raketan armilaron.  Bem tiuperiode krome okupiĝis pri la vapormaŝinoj kaj iliaj aplikoj. Post kelka tempo pasigita civile Józef Bem denove famiĝis en la bataloj de la Novembra Insurekcio 1830. Dum ĝi li komendis la 4-an baterion de la ĉevalartilerio distingiĝante per aŭdacaj atakoj kontraŭ rusaj trupoj, kio mildigis la dimension de pli posta pola malvenko.  Pro siaj bravagoj li estis distingita per la Ora Kruco Virtuti Militari kaj avancis ĝis la grado de brigadgeneralo. La insurekcio finiĝis per malsukceso kaj Bem same,  kiel multaj insurgentoj elmigris. En Parizo, la ĉefa elmigrocentro post la falo de la insurekcio li ligiĝis kun la politika centro ĉirkaŭ princo Adam Jerzy Czartoryski. Bem aktiviĝis tiuperiode favore al elformiĝo de polaj legioj en Beligo kaj Portugalio. Sed krome li okupiĝis pri verkado. En aparta prilaboraĵo li faris pritakson de la novembra Insurekcio skrizante programon de pliaj sendependigaj bataloj. Samperiode li eldonis skizojn pri la historio de Pollando kaj de Francio. En la jaroj 1848-49 tra Eŭropo ruliĝis serio de revoluciaj naciliberigaj elanoj konata kiel Printempo de Popoloj. Ĝuste en ĉi tiu periodo Józef Bem fariĝis figuro konata en la tuta Eŭropo. Post la malsukceso organizi en Lvovo la Nacian Gvardion Józef Bem direktiĝis al la revolucia Vieno, kie li komandis la revoluciajn fortojn defendantajn la urbon kontraŭ la trupoj de Habsburgoj. Post ilia kapitulacio Bem forveturis al Hungario, kie Lajos Kossuth konfidis al li la armeokomandadon de la revoluciaj fortoj en Transilvanio. Tie Bem notis la plej gravajan batalsukcesojn en sia vivo. Li gajnis ne sole popularecon inter hungaroj, sed ankaŭ inter la kvereliĝintaj kun ili serboj kaj rumanoj forpuŝinte aŭstrojn el Transilvanio. Baldaŭ li akiris la kromnomon „Paĉjo Bem” fariĝante hungara nacia heoo kaj en la lasta fazo de la hungara insurekcio li estis nomumita la ĉefkomandanto de la hungara armeo. Hungaroj atribuis al li specialan kaj eksterordinaran distingon Granda Krucon de la ordeno de Sankta Stefano kun la Ordena Stelo kun diamanto elprenita el la krono de la unua reĝo de Hungario, Stefano la 1-a Sankta. En ĝia loko estis metita plaketo kun lia nomo. La hungara insurekcio falis, kiam la revoluciajn hungarajn fortojn atakis la multe plinombraj fortoj de Habsburgoj subtenitaj de rusoj. Bem kun restintaj hungaraj trupoj traiĝis al Turkio. Antaŭvidante rusan-turkan konflikton li antaŭsupozis, ke ĝi povus alkonduki al malvenko de la polaj aneksintoj kaj liberigo de la Pollando. Por faciligi al si la vojon al la turka armeo li formale konvertĝis je islamo. Kiel Murat Pasza kune kun grupo de polaj oficioj li prilaboris reoganizajn planojn de la turka armeo, elkonstruon de la ĉelimaj fortresoj, arsenalo. Rekone pro tiuj meritoj la otomana Porta nomumis lin generalo de la turka armao. Tamen sub la premo de Aŭstrio kaj Rusio maltrankvliĝantaj pro granda nombro de la akceptitaj enmigrantoj Turkio decidis ilin disloki. Józef Bem  estis direktita al Aleppo. Tie en 1850  kun la turkaj fortoj li strangolis la insurekcion de araboj. Diponante pri nur 1200 soldatoj kaj 16 kanonoj li venkis pli 30-milhomajn fortojn.  La defendo de la urbo konfirmis la milititan talenton de Bem kaj famigis lin en Turkio.  Tio estis samtempe lia lasta batalo.  Samjare Józef Bem estis trafita de malario kaj la 10-an de decembro en Aleppo mortis. Komence li estis entombigita en la loka muzulmana tombejo. En 1928 liaj korpaj restaĵoj revevenis al Pollando. Revenvoje la omaĝon al sia heroo organizis la registaroj de Turkio, Hungario kaj Pollando. I.a. sian nacian heroon omaĝis en Budapesto  kelkcent mil hungaroj. En la akompano de hungara reprezenta kompanio la ĉerko de generalo Józef Bem estis akompanita  ĝis la limo de Pollando. Tie liaj teraj restaĵoj eterne ripozas en Mauzoleo en la familia Tarnów.

El la elsendo 24.04.2020. Legas Barbara – 8’52”