Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 955-a E_elsendo el la 17.04.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia nunsemajna felietono pri koninda Pollando ni alrigardas la historion de la epidemioj kaj pandemioj de la kontaĝaj malsanoj sur la polaj teritorioj. Komence aŭdiĝas la kelkinforma kroniko ĉirkaŭ la kronvirusa epidemio En la kulturtema kroniko ni informas pri novaj, nekonataj fotoj de Ignacy Jan Paderewski, elstara pola muzikisto kaj politikisto (http://www.wmn.poznan.pl/138-nieznanych-zdjec-ignacego-jana-paderewskiego-mamy-caly-album/), pri studoj rilataj al bitigado de artverkoj kaj arkivaĵoj, pri reta ekspozicio koncernanta polajn loĝkoloniojn en Hinda Unio dum la 2-a mondmilito (https://artsandculture.google.com/exhibit/FQKCQq9LDKemIg). En la E-komunuma segmento ni sciigas la definivitan decidon de UEA pri la 105-a UK en Montrealo. En la fino aŭdiĝas poeziaĵo de Amerigo Iannacone „Eterna metamorfozo”.
Muzike akompanas nin „Jacques Yvart” per la kanzono „Tuj la kompanar’ el la KD „Jacques Yvart kantas Georges Brassens”” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto rilatas al la temo de nia felietono. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „novaĵoj” kaj „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Unu komento al E_elsendo el la 17.04.2020

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    La hodiaŭa programo estas aparte riĉa kaj agrabla. La historio pri epidemioj en Pollando estas tre interesa, kaj certamaniere iom konsola, en la nuna tempo. La kanzono, tre ĉarma. Kaj la fina poemo, vera perlo por fermo lirika! Gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.