Ludu

La 955-a E_elsendo el la 17.04.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia nunsemajna felietono pri koninda Pollando ni alrigardas la historion de la epidemioj kaj pandemioj de la kontaĝaj malsanoj sur la polaj teritorioj. Komence aŭdiĝas la kelkinforma kroniko ĉirkaŭ la kronvirusa epidemio En la kulturtema kroniko ni informas pri novaj, nekonataj fotoj de Ignacy Jan Paderewski, elstara pola muzikisto kaj politikisto (http://www.wmn.poznan.pl/138-nieznanych-zdjec-ignacego-jana-paderewskiego-mamy-caly-album/), pri studoj rilataj al bitigado de artverkoj kaj arkivaĵoj, pri reta ekspozicio koncernanta polajn loĝkoloniojn en Hinda Unio dum la 2-a mondmilito (https://artsandculture.google.com/exhibit/FQKCQq9LDKemIg). En la E-komunuma segmento ni sciigas la definivitan decidon de UEA pri la 105-a UK en Montrealo. En la fino aŭdiĝas poeziaĵo de Amerigo Iannacone „Eterna metamorfozo”.
Muzike akompanas nin „Jacques Yvart” per la kanzono „Tuj la kompanar’ el la KD „Jacques Yvart kantas Georges Brassens”” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto rilatas al la temo de nia felietono. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „novaĵoj” kaj „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.