La Historia Minejo de Arĝento en Tarnowskie Góry en la suda Pollando ricevis la Oran Ateston de la Pola Turisma Organizo en la 17-a eldono de la konkurso por la plej bona turisma produkto. La konkurso celas daŭre altigadi la kvaliton kaj konkurencon de la turisma oferto de Pollando. Premiataj estas la plej bonaj produktoj, kiuj ebligas al turistoj en maniero riĉa, varia kaj interesa pasigi liberan tempon. La nunjare premiita historia minejo de arĝento en Tarnowskie Góry estas unika turisma atrakciaĵo laŭ la eŭropa skalo. Kiel la unusola en Pollando ĝi ebligas viziti ĝiajn subterajn atrakciaĵojn. La longeco de la turisma itinero egalas al pli ol 1,7 kilometroj, en plimulto viziteblaj perpiede. Tamen laŭ la distanco de 270 metroj oni navigas per boatoj. En 2014 la minejo en Tarnowskie Góry eniris la Eŭropan Itineron de la Industria Heredaĵo (ERIH). Tri jarojn poste ĝi estis registrita en la Listo de la Monda Unesko-Heredaĵo.

El la elsendo 06.12.2019. Legas  Gabi – 01’18”