Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 885-a E_elsendo el la 16.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Reference al la 104-a UK ni gastigas antaŭ nia mikrofono Osmo Buller, kiu vivece rakontas en nia interparolo pri sia dumkongresa kaj postkongresa programkunlaboro. Inter 5 prelegoj pri Finnlando li prelegis en la ĵaŭda kongresa tago pri „La finna politiko en praktiko”. Postkongrese li gvidis la 4-tagan ekskurson al „Norda Finnlando – kie boacoj vagadas”.
La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas venkinton de la konkurso pri regiona memoraĵo el Varmio kaj Mazurio kaj komenciĝontan sabate Akademion de Ladaj Blovinstrumentoj en Kielce.
La akompana al la programinformo foto prezentas miniaturaĵojn de la dotaj kestegoj el Varmio kaj Mazurio.
La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto kulturkroniko. La interparolon kun Osmo Buller eblas aŭskulti eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 16.08.2019

  • Apáti Kovács Béla skribis:

    Kara Pola Radio,

    ankaux la hodiauxa Esperantolingva programo estis tre interesa. Gxi placxis al mi.
    Kara Barbara, Vi mislegis mian nomon. NE ÁRPÁD KOVÁCS BÉLA, SED A P Á T I KOVÁCS BÉLA. Antauxe mi vivis en vilagxo ZalaAPÁTI, kaj kiam mi translokigxis al la urbo Kaposvár, cxi tie estis kelkaj homoj nomita Kovács Béla. Tiam mi elektis novan antauxnomon APÁTI, por ke la posxisto trovu min pli facile.
    Mi deziras al Vi kaj al Viaj gekolegoj, familianoj belegan semajnofinon.
    Amike Apáti Kovács Béla

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.