Ludu

La 866-a E_elsendo el la 28.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ pasas la 185-a datreveno de la apero de la pola nacia epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Ĝi estas bone konata al esperantistoj, ĉar ĝia E-traduko aperis jam antaŭ 101 jaroj. Ĉio ĉi dank’ al Antoni Grabowski, kies 162-a naskiĝdatreveno pasis la 11-an de junio kaj komence de julio, la 4-an ni omaĝos lian 98-an mortodatrevenon. Ĉirkaŭ tiuj datrevenoj lige kun „Sinjoro Tadeo” kreiĝis nia felietono.  Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al impona ekspozicio en Nieborów dediĉita al la kolektoj de Radziwiłł-familio; al la fakto, ke en Unesko-listo pri nemateria kulturheredaĵo ektroviĝis la unua pola objekto, t.e. krakovaj kristnaskaj kripetoj; al internacia festivalo de folkloro, kiun baldaŭ gastigos Pollando.  La E-komunumaj informoj koncernas la komenciĝontajn venontsemajne 55-ajn Baltiajn E-Tagojn en Litovio kaj naturistan naĝkonkurson, por kiu pere de INOE estas invititaj ankaŭ esperantistoj: https://www.esperanto-naturismo.org.
Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Al la mondo” de Daniel Haddad. La programinformon ilustras la interreta foto pri la folklora festivalo en Myślenice, pri kiu ni informas en kulturkroniko. Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D