Ludu

La 861-a E_elsendo el la 12.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Jarkomence pasis la 90-a naskiĝdatreveno de unu el la plej konataj polaj esperantistinoj, plurjardeka redaktorino de „Heroldo de Esperanto”. Lige kun tio ni memorigas – ĉerpante el nia arkivo – sondokumentojn el la komenco de la 90-aj jaroj, kiuj proksimigas ĉi tiun elstaran virinon ankaŭ laŭ iom privata aspekto.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la pola prezidenta paro en Usono kaj al partopreno de Pollando en la projekto pri superkomputilo. La sciencbultena temo koncernas la unian projekton LOFAR, kiu esporas la radioondojn.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
La programinformon ilustras foto de la Premio de Ada Fighiera-Sikorska, en 2018 atribuita al red. Barbara Pietrzak. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D