Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Gajan Paskon

Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 837-a E_elsendo el la 19.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La lasta ARKONES en Poznano la unuan fojon en la koncerta programo gastigis francan esperantiston kaj kanzoniston Gijom’ Armide. Lia koncerto estis bonvenigita tre entuziasme kaj por nia redakcio estis la okazo inviti lin antaŭ nian mikrofonon, el kio sekvis nia antaŭmikrofona renkontiĝo, kiun eblas nomi lia intervjua portreto.
La komencaj aktualaĵoj koncernas revenon de poloj al la pactrupoj de UN; poran subtenon de Justictribunalo por glukoza siropo en biero anstataŭ la tradicia malto.
La sciencbultenaj temoj rilatas al la specifa propreco de raŭpoj de iu nokta papilio digesti plaston; al voĉo kiel plej efika elmontrilo de homaj emocioj.
En nia programo hodiaŭ evidente aŭdiĝas kanzonoj de Gijom’ Armide. El jutubo ni prezentas lian kanzonon „Kiel al spegul’” kaj „Varma sent’”. Ĉi lastan li plenumas kun la akompano de Melono.
Ankaŭ nia akompana al programinformo foto prezentas nian antaŭmikrofonan gaston, Gijom’ Armide.
Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009:  https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 19.03.2019

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    La intervjuo kun Armide estas bonega! Ne nur pro lia muziko, sed ankaŭ pro liaj interesaj ideoj. Mi ŝatus iom pli aŭskulti pri “neperforta komunikado “. Mi nenion scias pri tio, kaj dum la intervjuo oni ne klarigis pri ĝi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.