Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 827-a E_elsendo el la 12.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Denove lieraturo okupas multan lokon en nia elsendo. Temas pri la 77-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
Morgaŭ, t.e. la 13-an de februaro pasas Monda Tago de Radio proklamita de Unesko en 2011. La tago celas reliefigi la signifon de radio en la nuntempa mondo kaj ĝiajn perspektivojn en la interreta mondo. Tiutage la E-komunumo havas la okazon omaĝi kaj kunfesti la laboron de siaj E-lingvaj radioprogramoj, inkluzive de podkastoj. Kuraĝigu ilian laboron per viaj porokazaj salutoj kaj mesaĝoj.
La komencaj aktualaĵoj koncernas la forpason de ĉefministro Jan Olszewski, la unua kabinetestro elektita de Sejmo devenanta el la unuaj plene demokrataj balotoj, kaj la intertraktojn pri direktivo rilate al aŭtoraj rajtoj de la Unio.
La sciencbultenaj temoj traktas la testatan en 10 landoj polan inteligentan steteskopon kaj postakuŝan deprimon, kiun suferas ankaŭ patroj.
La akualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La akompana foto prezentas polan inteligentan steteskopon.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 12.02.2019

  • Anna Mocarska skribis:

    Okaze de la Monda Tago de Radio mi kore gratulas kaj bondeziras kontentecon de via tre valora por esperantistoj laboro. Ĉiam sciu, ke ni ĉiuj multe ĉerpas ne nur informojn de viaj programoj, sed ankaŭ aŭ legante aŭ aŭskultante ni povas plibonigi nian nivelon de Esperanto. Koran dankon kaj ĝuu la feston.

  • Carlos Maria skribis:

    Estimataj Samideanoj,
    Hodiaü – la 13-a de Februaro – estas la Monda Tago de la Radio. Sekve de tio, nome de Taguatinga Esperanto-Klubo – suburbo de Braziljo (ĉefurbo de Brazilo) kaj je miapropra nomo, mi salutas kaj gratulas la dediĉemajn samideanojn, kiuj daüre elsendas programojn en nia amata lingvo Esperanto.
    Carlos Maria, Direktoro pri Publikaj Rilatoj de TEK

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.