Ludu

La 827-a E_elsendo el la 12.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Denove lieraturo okupas multan lokon en nia elsendo. Temas pri la 77-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
Morgaŭ, t.e. la 13-an de februaro pasas Monda Tago de Radio proklamita de Unesko en 2011. La tago celas reliefigi la signifon de radio en la nuntempa mondo kaj ĝiajn perspektivojn en la interreta mondo. Tiutage la E-komunumo havas la okazon omaĝi kaj kunfesti la laboron de siaj E-lingvaj radioprogramoj, inkluzive de podkastoj. Kuraĝigu ilian laboron per viaj porokazaj salutoj kaj mesaĝoj.
La komencaj aktualaĵoj koncernas la forpason de ĉefministro Jan Olszewski, la unua kabinetestro elektita de Sejmo devenanta el la unuaj plene demokrataj balotoj, kaj la intertraktojn pri direktivo rilate al aŭtoraj rajtoj de la Unio.
La sciencbultenaj temoj traktas la testatan en 10 landoj polan inteligentan steteskopon kaj postakuŝan deprimon, kiun suferas ankaŭ patroj.
La akualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La akompana foto prezentas polan inteligentan steteskopon.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D