Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Gajan Paskon

Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 825-a E_elsendo el la 05.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas foliumi kun ni kelkajn E-Gazetojn. Temas pri la la decembraj „Esperanto”, „Esperantolehti”, „Norvega Esperantisto”, „La Revuo Orienta”.
La komencaj aktualaĵoj informas pri kreskanta armiteco de la rusa Kaliningrada regiono limanta kun Pollando, pri ukrainaj infanoj multnombre utiligantaj polan socialan monservon „500+”, pri la ĵus finiĝinta nombrado de alkoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero.
La sciencbultenaj temoj traktas interesan, furorantan algoritmon de polaj studentoj dank’ al kiu videaĵoj estas trasformataj al bildstriaj rakontoj kaj esplorojn pri la rilato inter la aŭdolezo kaj deprimo.
Muzike akompanas nin hodiaŭ Vojaĝo per la fragmento de la kanto „La Tero suferas” el la KD „Planedo nia”
La interreta foto akomananta la programinformon referencas al la lastsabata nombrado de alkoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko Felietonoj troviĝas la teksto de hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 05.02.2019

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Al mi ĉiam tre agrabla sonas la trarigardo al la Esperanta gazetaro. Kia riĉa materialo! Per ĝi oni povas montri klare la belecon de Esperanto.
    Alia programero al mi atentokapta estis la kalkulado de alkoj.
    Ĉiam instige estas viaj programoj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.