Ludu

La 825-a E_elsendo el la 05.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas foliumi kun ni kelkajn E-Gazetojn. Temas pri la la decembraj „Esperanto”, „Esperantolehti”, „Norvega Esperantisto”, „La Revuo Orienta”.
La komencaj aktualaĵoj informas pri kreskanta armiteco de la rusa Kaliningrada regiono limanta kun Pollando, pri ukrainaj infanoj multnombre utiligantaj polan socialan monservon „500+”, pri la ĵus finiĝinta nombrado de alkoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero.
La sciencbultenaj temoj traktas interesan, furorantan algoritmon de polaj studentoj dank’ al kiu videaĵoj estas trasformataj al bildstriaj rakontoj kaj esplorojn pri la rilato inter la aŭdolezo kaj deprimo.
Muzike akompanas nin hodiaŭ Vojaĝo per la fragmento de la kanto „La Tero suferas” el la KD „Planedo nia”
La interreta foto akomananta la programinformon referencas al la lastsabata nombrado de alkoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko Felietonoj troviĝas la teksto de hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D