Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Gajan Paskon

Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 819-a E_elsendo el la 15.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas brazilan E-poeton, Paulo Pereira Nascentes, kiun ni renkontis dum la pasintjara UK en Lisbono. Ni interparolas kun li kiel nia aŭskultanto, sed unuavice kiel portugallingva kaj E-lingva poeto klopodanta solvi la misteron kiel kreiĝas poezio. Sian dulingvan blogon li havas ĉe la adreso: https://www.paposnascentes.com
La elsendon komencas aktualaĵoj. Ili koncernas tragikan dimanĉan finalon de la volontula kampanjo de Jerzy Owsiak kaj funebron post la murdita – de psike malekvilibra persono – prezidanto de Gdansko, Paweł Adamowicz. Ni informas pri konferenco okazonta en Varsovio pri la Proksima Oriento je kiu negative reagis Irano kaj pri malkresko de nelegala enmigrado en Italio.
La sciencbultenaj temoj rilatas al projekto de ĉina esplorcentro pri artefarita inteligenteco en Pollando kaj al esploroj elmontrantaj rektan influon de obezeco je deprimo.
La akompana interreta foto bildigas la temon, artefarita inteligenteco.
Muzike akompanas nin Dirce Sales el Brazilo per fragmento de Lulkanto Kanbukao.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 15.01.2019

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Bonega, riĉenhava intervjuo kun mia brazila amiko Paulo Nascentes! Li montris, ke poezio estas grava inkluzive kiel memkoniga rimedo. Ĉu restis la subtila mesaĝo, ke oni povus aŭskulti iom pli da poeziaĵoj en la pola retradio?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.