Ludu

La 819-a E_elsendo el la 15.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas brazilan E-poeton, Paulo Pereira Nascentes, kiun ni renkontis dum la pasintjara UK en Lisbono. Ni interparolas kun li kiel nia aŭskultanto, sed unuavice kiel portugallingva kaj E-lingva poeto klopodanta solvi la misteron kiel kreiĝas poezio. Sian dulingvan blogon li havas ĉe la adreso: https://www.paposnascentes.com
La elsendon komencas aktualaĵoj. Ili koncernas tragikan dimanĉan finalon de la volontula kampanjo de Jerzy Owsiak kaj funebron post la murdita – de psike malekvilibra persono – prezidanto de Gdansko, Paweł Adamowicz. Ni informas pri konferenco okazonta en Varsovio pri la Proksima Oriento je kiu negative reagis Irano kaj pri malkresko de nelegala enmigrado en Italio.
La sciencbultenaj temoj rilatas al projekto de ĉina esplorcentro pri artefarita inteligenteco en Pollando kaj al esploroj elmontrantaj rektan influon de obezeco je deprimo.
La akompana interreta foto bildigas la temon, artefarita inteligenteco.
Muzike akompanas nin Dirce Sales el Brazilo per fragmento de Lulkanto Kanbukao.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D