Antaŭ 245 jaroj la Sejmo de la Pola Reĝolando establis Komisionon por la Nacia Edukado, kiun oni konsideras unu el la plej gravaj fruktoj de la pola Klerigo. Ĝi kreis la programon de la ĝenerala edukado tiom revolucian, ke ĝi fundamentis sekve similajn sistemojn en la tuta Eŭropo. Ĝi estis ankaŭ la unua en la mondo institucio, kiu donis bazon al la moderna instrusistemo subalterna al la ŝtato. Tiu granda kleriga reformo inaŭgurita per la sejma decido la 14-an de oktobro 1773 ebligis organizi koheran kaj modernan instruprogramon baze de la nacia lingvo, reformi universitatojn kaj prilabori lernejajn normojn. La prioritato estis patriota kaj civitana eduko de juna generacio. La komisiono okupiĝis pri la hejma edukado de knabinoj kaj iniciatis kreiĝon de paroĥaj lernejoj por kamparanaj infanoj. Estis necesa por tio konforma instruprogramo. La establita de la Komisiono Societo por la Elementaj Libroj reformis ĉiujn instruprogramojn kaj metodojn, komencis eldonadi modernajn lernolibrojn (entute aperis la trideko). La celo de la klerigo fariĝis praktikaj kapabloj. La rolo de latino estis reduktita avantaĝe por natursciencaj studobjektoj, fiziko, historio, geografio kaj ankaŭ elementoj de la agronomiaj kaj medicinaj konoj instruataj en la pola lingvo. Jam en la 40-aj jaroj de la 18-a jarcento la matematikaj-natursciencaj lernoobjektoj: fiziko, kemio, historio kaj geografio, konoj pri la ŝtato aperis apud latino en la reformataj lernejoj por riĉa nobelalo, gvidataj de religiaj ordenoj i.a. Lernejanaj Fratuloj kaj Jezuitoj. La rekta impulso por la institucia reformo estis la decido  de papo Klemento la 14-a malfondinta la jezuitan ordenon, kiu gvidis en la tiama Pollando plimulton de lernejoj de la malpli supera kaj meza niveloj. La lando frontis klerigan katastrofon, ĉar se eĉ la aliaj lernejoj – ĉefe gvidataj de Lernejanaj Fratuloj – estis altnivelaj – da ili estis tro malmulte. Reage al tio la debatanta tiam Sejmo decidis, ke la postjezuita havaĵo estos uzota por la edukceloj. Tio donis la ekonomian bazon por la tuta reformo. Sub la kontrolo de la Komisiono por la Nacia Edukado ektroviĝis ĉiuj lernejoj: paroĥaj destinitaj por plebaj infanoj, lernejoj por nobelaro kaj riĉa burĝaro, universitatoj kaj privataj lernejoj – knabaj kaj knabinaj pensionoj. Komence instruis en ili eksjezuitoj, sed la celo estis laikaj instruistoj edukataj en instruistaj seminarioj funkciantaj ĉe universitatoj. La Komisiono reorganizis la mezgradan instrusistemon, kies programo koncentriĝis pri moralaj, t.e. edukaj kaj matematikaj-natursciencaj konoj. En ĝia programo ektroviĝis ankaŭ ekonomio, politiko, historio, korpa lerteco. La instrulingvo fariĝis la pola, estis instruata la germana kaj la franca. La parohnivela instrusistemo estis adaptita al la bezonoj de la kamparanaj infanoj, kiuj lernis religion, la arton skribi, legi, bazojn de geodezio, konojn rilate agrikulturon, hortikulturon kaj bestobredadon. La Komisiono reformis la du universitatojn, kiuj restis lime de la Respubliko post la unua dispartigo de la reĝolando (1772). Temis pri la Krakova kaj la Vilna  Akademioj. Ili transformiĝis en centrojn kun moderna edukprogramo. En Krakovo la reformolaborojn gvidis juristo, sacertodo Hugo Kołłątaj. La reformon de la Akademio li komencis de la filozofia fakultato, preparanta instruistojn por vojevodiaj lernejoj. Al reformo estis subigitaj fakultatoj teologia kaj medicina. Hugo Kołłątaj ordigis la ekonomiajn problemojn de la altlernejo signife altigante ĝiajn enspezojn. Li organizis laborejojn, bibliotekojn kaj sciencajn kabinetojn. Pro plikonstruo de medicina kolegio estis aranĝitaj hospitaloj kaj apotekoj. Lia merito estis renovigo de la postjezuita botanika ĝardeno. La imitinda ekzemplo de reformoj en Krakovo ebligis reformojn en la Universitato de Vilno, kiujn gvidis eksjezuito, astronomo Marcin Poczobutt-Odlanicki, dank’ al kiu la astronomiaj studoj komencitaj ankoraŭ en la jezuita epoko plufloris. Sekve de la tria dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio la Komisiono ĉesis ekzisi kaj ĝiaj lernejoj eniris la instrusistemojn de la aneksintaj landoj. Plej longe ili funkciis en la rusa aneksoparto, ĉar eĉ ĝis la kontraŭcara insurekcio en 1831. Ĝis tiam pri la funciado de lernejoj respondecis la Universitato en Vilno, la instruprogramo identis kun tiu de la Komisiono kaj lernolibroj kaj lernado estis okazanta en la pola lingvo.  Aldonendas, ke preparante klerigoreformon en Rusio caro Aleksandro la 1-a utiligis helpon de polaj membroj de la Komisiono kaj polaj sciencistoj formis bazan trunkon de la establita tiam universitato en Kievo.  Al la tradicioj de la Komisiono referencis ankaŭ klerigaj aŭtoritatoj en la aŭstra aneksoparto, kiuj repolonigis la instrusistemon en Galicio en la 2-a duono de la 19-a jarcento. Tiuokaze en Lvovo oni solene festis la 100-jaran jubileon de la Komisiono por la Nacia Edukado. La heredaĵo de la Komisiono estas  netrotaksebla en la historio de Pollando kaj objekto de daŭraj esploroj. Kelkdekmila instruista kadro edukita de la Komisiono daŭrigis la agadon  en ĝia spirito ankoraŭ longe post la perdo de la ŝtata suvereneco edukante laŭvicajn generaciojn de moderne instruita junularo, dank’ al kiu transdaŭris la pola kulturo kaj lingvo. Al la modelo de bona civitano kreata de la Komisiono referencis kaj ĝin enivigis Pollando regajnta la suverenecon antaŭ 100 jaroj, en 1918. La fontmaterialaj manuskriptoj el la Ĉefa Arkivejo de Malnovaj Aktoj en Varsovio antaŭ 11 jaroj  estis enskribitaj en la liston de la monda Unesko-heredaĵo. La 14-a de oktobro ĉiujare estas solenata kiel Instruista Tago. Solenas ĝin ĉiuj instruistoj, edukantoj kaj laborantoj de la pola kleriga sistemo. La plej meritiĝintajn oni honoras per la Medaloj de la Komisiono por la Nacia Edukado.

El la elsendo 19.10.2018. Legas  Barbara  – 8’30”