Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 788-a E_elsendo el la 11.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia marda E-elsendo ni referencas al la interesaj tagoj de la 103-a UK en Lisbono gastigante antaŭ nia mikrofono konatajn E-aktivulojn el la norda Francio, Edmond kaj Arlette Plutniak.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri laŭvicaj donitaĵoj rilate malkreskon de senlaboreco en Pollando kaj eksterlandajn laborantojn en nia lando. Pri interlingvistika fako koncerne la gestan lingvon en la Varsovia Univeristato kaj pri la daŭrantaj Vinberrikoltaj Tagoj en Zielona Góra (la okcidenta Pollando).
Niaj sciencbultenaj temoj koncernas svedan ostogluaĵon kaj finiĝintajn ĉinajn esplorojn difinintajn la ĉinan civilizacion preskaŭ sesmiljara.
Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon pri vino el la lasta KD de JoMo eldonita de Vinilkosmo – „jOmO okcitanas”.
Nian programinformon akompanas foto pri la daŭrantaj gajaj Tagoj de Vinrikoltado en Zielona Góra.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu komento al E_elsendo el la 11.09.2018

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Lá intervjuo kun la franca paro montra fidelecon al la movado, malgraŭ ne malmultaj malfacilaĵoj. Simile al la agado de la Pola Retradio mem! La torĉon oni devas plu antaŭenporti. Kiaj belaj emzemploj! Alia murioza simileco estas, ke ambaŭ stimulas legadon en Esperanto. Gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.