Ludu

La 777-a E_elsendo el la 04.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia kvara kaj la lasta raporto pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono komence prezentas infomojn pri la 104-a UK en Lahti, Finnlando. I.a. Tiina Oittinen kaj Jukka Pietiläinen el la venontjara LKK rakontas pri la programero „Venontaj UK-oj”, en kiu oni prezentis la venontjaran kongresurbon kaj respondis la demandojn de la interesiĝantoj. Ni sekve aludas al la lastaj kulturaj programeroj de la 103-a, kadre de kiuj i.a. prof. Jo Haazen ludis la plej malnovan kaj plej pezan karilijonon de la mondo sur la Municipa Placo de Lisbono. Unu el la plej lastaj kulturaj programeroj estis tradicia Internacia Arta Vespero. Sesdeko da kongresanoj elektis Vesperon kun Coimbra Fado, en kiu fatokantojn kantis ankaŭ esperantistoj. Sekve aŭdiĝas mallonga sonsceno el la Ferma Solenaĵo, en kiu la prezidanto de UEA, Mark Fettes enkondukas en la solenan eventon. Fine antaŭ nia mikrofono gastas KKS, Clay Magalhães. La raporton finas la „Ĝis-la-revida Kanto”, kiun plenumas kongresanoj sub la gvido de Kajto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D