„Vivi per arto. Gołuchów-kastelo de Izabela el Czartorski-familio Działyńska”. Pli ol 300 objektojn, inkluzive arkeologiajn eksponaĵojn el la antikva periodo, kiuj apartenas al la kolekto de Izabela el Czartorski-familio Działyńska eblas admiri en la Nacia Muzeo en Poznano. Temas pri tolaĵoj, mezepokaj artobjektoj, kiel emaliaĵoj, lignoskulptaĵoj, grafikaĵoj kaj objektoj de  la aplikata arto. Princino Izabela el Czartorski-familio Działyńska estis unu el la plej elstaraj sur la polaj teritorioj artkolektantinoj de la dua duono de la 19-a jarcento. Ŝia kolekto en Kastelo de Gołuchów laŭ sia rango egalis al la plej grandaj eŭropaj artkolektoj prezentataj en la tiamaj publikaj muzeoj kaj privataj kolektoj en Francio, Italio aŭ Britio. En la statuto de nedividebla kolekto de Czartoryski-princoj ŝi disponigis ĝin al la vasta publiko. Post la 2-a mondmilito la kolekto tamen diseriĝis kaj aktuale unuopaj eksponaĵoj troviĝas ankaŭ en la Naciaj Muzeoj de Poznano, Varsovio kaj Krakovo. Multaj malaperis dum la militagadoj. En la daŭranta ĝis la 19-a de aŭgusto 2018 ekspozicio troviĝas i.a. interesa pentraĵo, kiu dum jaroj en la kastelo de Gołuchów estis opiniata kiel porterto de fama pola astronomo Nikolao Kopernik. Nur lastatempe post detalaj esploroj evidentiĝis, ke lia bildo estis surpentrita sur la portreto de la fama itala artstokrato kaj artmecenato Lorenzo de’ Medici. La afero estis malkovrita dum la lastaj detalaj konservistaj laboro. Verdire delonge ekzistis duboj pri tio,  ĉu efektive la pentraĵo prezentas la polan astronomon malgraŭ la alpentrita en la bildosupro nomo Nicolaus Copernicus  kaj aldono de butonoj sur la ruĝa vesto, por ke ĝi similu al la vesto sacerdota.

El la elsendo 08.06.2018. Legas  Gabi – 2’13”