Lige kun la  pasanta nunjare 200-a mortodatreveo de Marcello Bacciarelli, la kortega pentristo de la lasta pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, en la varsovia Reĝa Kastelo ekde la 9-a de junio ĝis la 9-a de septembro daŭras ekspozicio prezentanta liajn 45 portretojn, kiuj kronologie bildigas la pentristan evoluvojon de la artisto. Komencas ilin ankoraŭ rokokostilaj pentraĵoj el la fino de la 50-a jaroj de la 18-a jarcento, tra neformalaj portretoj de la reĝa familio el la fino de la 70-aj jaroj, atentokaptaj bildoj de la reĝaj amikinoj el la 80-aj jaroj ĝis la lastaj verkoj de Bacciarelli kreiĝintaj en la komenco de la 19-a jarcento. Parto de la portretoj devenas el la konstanta kolekto de la varsocia Reĝa Kastelo, kelkaj estis pruntitaj el aliaj muzeaj centroj kaj neniam estis prezentitaj en Pollando. Italo,  Marcello Bacciarelli, kiu ligis parton de sia plenkreska vivo kaj artista kariero kun la Respubliko apartenas al la gravaj figuroj de la kultura pejzaĝo de la pola Kleriga Epoko kaj estas konsiderata kiel la antaŭkuriero de la nacia skolo en la pola pentroarto. Krom la pentrista aspekto estas interesa krome la historia-kultura dimensio de la ekspozicio. La prezentataj portretoj de unuopaj personoj formas specifan kolektivan portreton de la 18-jarcenta societa elito gravitanta ĉirkaŭ la reĝa kortego. La vestodetaloj kaj ĉirkaŭaĵo de la portretitaj personoj peras multajn informojn pri la modo, gustoj aŭ kutimoj de ĉi tiu elita medio.

El la elsendo 15.06.2018. Legas Maciek – 1’44”