Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 761-a E_elsendo el la 12.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiu liveras al ni plej freŝajn informoj pri la Lisbona UK kaj dividas kelkajn pliajn sciigojn pri la UK en la finna Lahtio en 2019. Iu el la allogaj sciigoj por la nunjaraj lisbonaj kongresanoj estas la favorpreza manĝo en iu el la studentaj domoj, kiu egalos al 2.50-2.80 eŭroj. Eblas daŭre aliĝi al la 102 UK per https://uea.org/kongresoj/alighilo.
– Hodiaŭ ni proponas krome novan programeron, kiu estas la aŭtora Kulturfolio de Maciej Jaskot. Ĝi estas dediĉita al la pola verkistino Olga Tokarczuk distingita per la nunjara Internacia Booker-premio. De la reagoj dependos, kiom ofte la nova programero audiĝos en niaj elsendoj.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la historia renkontiĝo kaj subskribita dokumento inter la gvidantoj de Usono, Donald Trump kaj de la Norda Koreio, Kim Dzong Un en Singapuro. Pliaj aktualaĵoj koncernas novan migropolitikon de Italio, la reagojn de Germanio kaj Eŭropa Komisiono je malakcepto de ŝipo kun migrantoj fare de Italio kaj preskaŭ 5 miliardoj da eŭroj en la unia buĝeto por Germanio pro ĝia migropolitiko iniciatita de Angela Merkel en 2015.
– Nia sciencbultena temo estas dediĉita al la unua televidilo stirata per cerboondoj, aparte grava por personoj kun mova handikapiteco.
– La interreta foto prezentas la heroinon de la Kulturfolio, Olga Tokarczuk kun la ricevita Booker-premio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

5 komentoj al E_elsendo el la 12.06.2018

  • Andrej Peĉënkin skribis:

    Kara Barbara kaj GeRedakcianoj! Dankon por la programo. Rimarketo: la Esperanta versio de la nomo de la Nord-Koreia gvidanto 김정은 estas Kim Ĝong-un. 😉 Dankon kaj pluajn sukcesojn!

  • Robineau Bruno skribis:

    Saluton
    Mi tre aprezis la novan programon pri la kuturfolio.,kaj simple emus legi la libron de tiu polino transvortigitan al la anglan .Nur necesus ke mi havu tempon por legado !!!. Same, mi tre sxatis la interparolon kun Clay informante nin pri la venonta UK en Lisbono .

  • Bruce Crisp skribis:

    Dankon pro la nova programero, t.e. la aŭtora kulturfolio de Maciej Jaskot. Ĝi estas bonega kaj mi esperas, ke tiu programero aŭdiĝos kiel eble plej ofte. Cetere, la intervjuo kun la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, estis tre interesa kaj informoplena.

  • Tuomo Grundström skribis:

    Auxskultinte la programon, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando esprimas aprezon kaj dankon en nomoj sia kaj la asocio. Bonvenon en Lahti al UK 2019!

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Kia bonega programo! Trump kaj Kim manpremis, Jaskot prezentis interesan novan rubrikon pri literaturo (kiu meritas reaperi ĉiusemajne!) kaj Clay alvenis kun belaj informoj pri la UK en Lisbono! Dankon al la Pola Retradio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.