Ludu

La 761-a E_elsendo el la 12.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiu liveras al ni plej freŝajn informoj pri la Lisbona UK kaj dividas kelkajn pliajn sciigojn pri la UK en la finna Lahtio en 2019. Iu el la allogaj sciigoj por la nunjaraj lisbonaj kongresanoj estas la favorpreza manĝo en iu el la studentaj domoj, kiu egalos al 2.50-2.80 eŭroj. Eblas daŭre aliĝi al la 102 UK per https://uea.org/kongresoj/alighilo.
– Hodiaŭ ni proponas krome novan programeron, kiu estas la aŭtora Kulturfolio de Maciej Jaskot. Ĝi estas dediĉita al la pola verkistino Olga Tokarczuk distingita per la nunjara Internacia Booker-premio. De la reagoj dependos, kiom ofte la nova programero audiĝos en niaj elsendoj.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la historia renkontiĝo kaj subskribita dokumento inter la gvidantoj de Usono, Donald Trump kaj de la Norda Koreio, Kim Dzong Un en Singapuro. Pliaj aktualaĵoj koncernas novan migropolitikon de Italio, la reagojn de Germanio kaj Eŭropa Komisiono je malakcepto de ŝipo kun migrantoj fare de Italio kaj preskaŭ 5 miliardoj da eŭroj en la unia buĝeto por Germanio pro ĝia migropolitiko iniciatita de Angela Merkel en 2015.
– Nia sciencbultena temo estas dediĉita al la unua televidilo stirata per cerboondoj, aparte grava por personoj kun mova handikapiteco.
– La interreta foto prezentas la heroinon de la Kulturfolio, Olga Tokarczuk kun la ricevita Booker-premio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D