Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 750-a E_elsendo el la 04.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la hodiaŭa felietono el la ciklo Koninda Pollando ni prezentas malgrandan urbon proksime al Varsovio, Góra Kalwaria, kiu havis tamen tre interesan historion speguliĝantan parte en ĝia nomo, kiu esperantlingve signifas la Kalvaria Monto.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al ekspozicio pri la laboro de polaj konservistoj en Krakovo kaj al unu el multaj somere daŭrantaj en Varsovio muzikfestivaloj.
– En la E-komunumaj informoj ni parolas pri la grava ŝtata distingo por la nederlanda esperantisto, Rob Moerbeek; ni informas pri la forpaso de pastro Lajos Kobor, longjara aktivulo de IKUE. En tiu ĉi programsegmento ni prezentas krome raporton pri la aprila E-evento en la brazila Lorena.
– Muzike akompanas nin en Leterkesto Jacques Yvart per la kanzono de Georges Brassens „La pluvombrelo” el la KD „Jacques Yvart kantas Georges Brassens” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto prezentas la alrigardon al la urbo, pri kiu hodiaŭ ni felietonas Góra Kalwaria.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

3 komentoj al E_elsendo el la 04.05.2018

  • Carlos Spinola skribis:

    Kara Barbara kaj teamanoj,
    Elkoran gratulon pro via atingo de tiu 750-a radioelsendo, ĉiam interesaj kaj altkvalite pretigitaj. Vi estas elstara lumturo en la esperanto-radioelsenda panoramo, kaj mi esperas ke vi daŭrigu kaj dum longe akompanos nin, disvastigante polajn kaj esperantajn informojn kaj novaĵojn.
    Dankan saluton el Malago, kie ĉiam fidele ni aŭskultas.

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Kun granda plezuro brazilanoj auskultis la informojn pri nia evento en Lorena, Brazilo. Ni kore dankas por via afabla noto. Tio estas por ni vera honoro.

  • Bruce Crisp skribis:

    Dankon al Profesoro Tonkin kaj al Pola Retradio pro tio, ke la teksto de lia prelego „Esperanto: Esploraj Prioritatoj” nun akompanas la samenhavan sondosieron en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Bonege!

    Cetere, viaj lastatempaj programoj estas, kiel kutime, plej aŭskultindaj. Elkoran gratulon al Rob Moerbeek! Li certe meritas la ŝtatan distingon kiun li ricevis fariĝinte Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau. Aliflanke, bedaŭrinda estas la forpaso de pastro Lajos Kobor. Ni ŝuldas dankon kaj al vivantaj kaj al forpasintaj aktivuloj.

    Kun ioma malfruo mi samtempe kunsendas bondezirojn pro la festotagoj pri la Konstitucio de la tria de majo 1791 kaj pri la laborista tago de la 1a de majo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *