Ludu

La 750-a E_elsendo el la 04.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En la hodiaŭa felietono el la ciklo Koninda Pollando ni prezentas malgrandan urbon proksime al Varsovio, Góra Kalwaria, kiu havis tamen tre interesan historion speguliĝantan parte en ĝia nomo, kiu esperantlingve signifas la Kalvaria Monto.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al ekspozicio pri la laboro de polaj konservistoj en Krakovo kaj al unu el multaj somere daŭrantaj en Varsovio muzikfestivaloj.
– En la E-komunumaj informoj ni parolas pri la grava ŝtata distingo por la nederlanda esperantisto, Rob Moerbeek; ni informas pri la forpaso de pastro Lajos Kobor, longjara aktivulo de IKUE. En tiu ĉi programsegmento ni prezentas krome raporton pri la aprila E-evento en la brazila Lorena.
– Muzike akompanas nin en Leterkesto Jacques Yvart per la kanzono de Georges Brassens „La pluvombrelo” el la KD „Jacques Yvart kantas Georges Brassens” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto prezentas la alrigardon al la urbo, pri kiu hodiaŭ ni felietonas Góra Kalwaria.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D