Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 748-a E_elsendo el la 27.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– La heroo de nia felietono pri Koninda Polo estas Jan Karski kiu i.a. dufoje kontrabande troviĝinta en la varsovia getto, laŭ la decido de la Pola Ŝtato en Elmigrejo jam en la 1942-a jaro transdonis al la okcidentaj aliancanoj informojn pri la ekstermado de judoj.
– Nia komenca aktualaĵo rilatas al la antaŭenpaŝo en la rilatoj inter ambaŭ Koreioj post la vendredaj interparoloj de la du koreaj gvidantoj Mun Dze In kaj Kim Dzong Un.
– La kulturkronikaj informoj koncernas restaŭroplanojn de la historiaj ĝardenoj en la kastelo Książ (la sudokcidenta Pollando) kaj renovigadon de boato de slavoj, kiuj en la frua mezpeoko rivalis sur Baltiko kun vikingoj.
– La E-komunaj informoj liveras informojn pri la maja E-evento en Vroclavo kaj Góra (la sudokcidenta Pollando) kaj pri la oktobra 26-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo, Salou 2018 [http://esperanto-salou.blogspot.com.es/2018/01/aligilo-salou-2018.html]
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Grazia Barboni per sia ital-esperanta versio de Spiritual kaj JoMo, kies kanton Ĉu vi volas danci ni fragmente citas (temas pri la kanzono de la KD eldonita de Vinilkosmo).
– La interreta foto referencas al la temo de nia felietono prezentante unu el la benko-monumentoj de Jan Karski.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 27.04.2018

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Tre agrabla programo, varia interesa kaj ekvilibra. Kia bela kanto de itala kantistino! Kaj kia mirinda vivo de pola heroo! La Pola Retradio estas ĉiam aŭskultinda! Kaj estas bonaŭgura la informo, ke la du Koreujoj manpremas! Dankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.