Ludu

La 748-a E_elsendo el la 27.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– La heroo de nia felietono pri Koninda Polo estas Jan Karski kiu i.a. dufoje kontrabande troviĝinta en la varsovia getto, laŭ la decido de la Pola Ŝtato en Elmigrejo jam en la 1942-a jaro transdonis al la okcidentaj aliancanoj informojn pri la ekstermado de judoj.
– Nia komenca aktualaĵo rilatas al la antaŭenpaŝo en la rilatoj inter ambaŭ Koreioj post la vendredaj interparoloj de la du koreaj gvidantoj Mun Dze In kaj Kim Dzong Un.
– La kulturkronikaj informoj koncernas restaŭroplanojn de la historiaj ĝardenoj en la kastelo Książ (la sudokcidenta Pollando) kaj renovigadon de boato de slavoj, kiuj en la frua mezpeoko rivalis sur Baltiko kun vikingoj.
– La E-komunaj informoj liveras informojn pri la maja E-evento en Vroclavo kaj Góra (la sudokcidenta Pollando) kaj pri la oktobra 26-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo, Salou 2018 [http://esperanto-salou.blogspot.com.es/2018/01/aligilo-salou-2018.html]
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Grazia Barboni per sia ital-esperanta versio de Spiritual kaj JoMo, kies kanton Ĉu vi volas danci ni fragmente citas (temas pri la kanzono de la KD eldonita de Vinilkosmo).
– La interreta foto referencas al la temo de nia felietono prezentante unu el la benko-monumentoj de Jan Karski.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D