Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 741-a E_elsendo el la 04.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian hodiaŭan E-elsendon inaŭguras omaĝa-rememora retrorigardo al la kreiĝinta antaŭ 59 jaroj unua profesia E-Redakcio en la publika radiofonio, kio okazis en Pollando en 1959-a jaro. La sukceso de ĝia funkciado donis al centoj (por ne diri miloj) da esperantistoj dum dekoj da jaroj la ŝancon trovi la ĉiutagan medion de la parolata Esperanto. La amaskomunikaj rimedoj ŝanĝiĝis, subiĝis al vera revolucio dank’ al la interreto kaj novaj teknologioj, sed la tradicion kaj spertojn dum tiuj jaroj akiritajn de pli ol 7 jaroj ni (malnova kaj nova skipo de la Redakcio) daŭrigas en la formo de la nunaj E-elsendoj de la Pola retRadio el Varsovio. Malgraŭ malpli oftaj elsendoj la Interreto daŭre donas la ŝancon ĉiutage mergiĝi en la lingvoparolan medion de la E-komunumo.
– Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto denove estas d-ino Ida Stryja instruanta en la Varsovia Universitato la svedan lingvon, kun kiu ni interparolis en februaro pri bilda lingvo de la mondo. La temo de nia hodiaŭa renkontiĝo estas skandinaviaj runoj.
– La komenca aktualaĵo koncernas la voĉojn el Germanio kaj Italio favore al forigo de kontraŭrusaj sankcioj rilate la diplomatian kampanjon pro la suspekto pri la provo venenmortigi la duoblan rusan agenton en Britio kaj rilate reagon je anekso de Krimeo. La alia aktualaĵo rilatas al malakordaj informoj el la komenco de la semajno pri la transloko de afrikaj enmigrantoj el Israelo.
– La scienca bulteno alportas interesajn informojn pri simila mondopercepto fare de amikoj kaj pri nia ŝanĝiĝanta percepto de la tempofluo kaj aĝo.
– En la elsendo ni memorigis E-tangon de Lars Forsman. Fragmente ni prezentis kanton de La kompanoj el ilia KD „Brel en Esperanto” – „Kiam restas am’ nur”. Distribuas ĝin Vinilkosmo (vinilkosmo-mp3.com).
– La interreta foto referencas al la temo de nia interparolo kun d-ino Stryja, t.e. skandinaviaj runoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

3 komentoj al E_elsendo el la 04.04.2018

  • Marc Bavant skribis:

    Kara Barbara,
    Dankon pro la memorigo pri ĉiuj antaŭaj kunlaborantoj de Pola Radio, plu vivantaj kaj forpasintaj. Eĉ se mi ne havis la ŝancon aŭskulti ĉiujn, almenaŭ iliaj nomoj estas al mi bone konataj. Estis bona ideo omaĝi al ili en tiu ĉi 59-a datreveno, kiu estas ankaŭ datreveno de nia komuna posedaĵo. Al la nunaj kunlaborantoj mi direktas miajn plej varmajn salutojn kaj kuraĝigojn por plu daŭrigi la gravan laboron.
    Plej amike,

    Marc

  • Bruce Crisp skribis:

    Tiu 59-jara mejloŝtono certe estas tre impona atingo! Dankon pro la omaĝa-rememora retrorigardo kaj dankon al la multaj pioniroj kaj multjaraj gelaborantoj de la Esperanto-programoj de Pola Radio.

    Mi ĉiam ĝuas viajn daŭrantajn elsendojn kaj aparte ŝatis la hodiaŭan interesan interparolon kun d-ino Ida Stryja pri skandinaviaj runoj. Tio memorigis min pri iama vizito kiun mi faris kun mia edzino al loko kiu nomiĝas Maeshowe [Mejz Haŭ] sur la Orkadoj de Skotlando ĉar tie troviĝas trideko da vikingaj runaj grafitioj. Fascina skribmaniero! Kvankam mi mem ne kabablas legi iujn ajn el la diversaj formoj de runoj ja estas interese aŭdi spertulojn ilin diskuti.

  • Dieter Rooke skribis:

    Dankon pro la informo pri A. Pettyn , char mi rememoras lin – dum UK en Vieno ni estis s-chambranoj.

    Ne nur runa alfabeto magias- kaj sorchas – sed certe la pola susura alfabeto .

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *