Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 737-a E_elsendo el la 20.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni prezentas la 3-an kaj samtempe la lastan parton de la prelego de prof. Humphrey Tonkin „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”, kiun li prezentis dum la pasintjara Esperantologia Konferenco en Seulo. Ekde nun la tuta sondokumento estas aŭdebla en nia rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastlunda vizito de la germana kanceliero Angela Merkel en Varsovio kaj pri la lastaj eldiroj de la ĝenerala NATO-sekretario pri Rusio.
– Niaj sciencbultenaj temoj prezentas informojn pri pliaj esploroj elmontrantaj la sanigan efikon de la fasto kaj pri la polaj esploroj rilate la interretan lingvaĵon de malamo kaj malrespekto.
– Muzike ni prezentas la fragmenton de la kanto „Nokta Papilio” en la plenumo de Tarcisio Lima.
– La interreta foto prezentas la reflugantajn al Pollando cikoniojn, kion ili entreprenis jam antaŭ kelkaj tagoj. La hodiaŭa dato estas tute aparta – komenciĝas la Printempo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

3 komentoj al E_elsendo el la 20.03.2018

  • Bruce Crisp skribis:

    Mi same opinias kiel Paŭlo Sergio Viana, ke la prelego de profesoro Tonkin estas tre valora. Mi tre ĝuis la tri partojn. Estas bone, ke la tuta sondokumento nun troviĝas en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” ĉar certe valoras ĝin aŭskulti pli ol unufoje. (Se, pro eta eĥiĝo en la ĉambrego, oni kelkajn vortojn maltrafas oni eble prefere aŭskultu per kapaŭskultiloj ĉar tiel ĝi estas pli klara.) UEA ofte eldonis la aktojn de la Esperantologiaj Konferencoj dum la pasinteco sed, ĝis nun, mi ne trovas ilin en la UEA-reta katalogo por la Seula sesio.

    Cetere, dankon al Barbara kaj la teamo ankaŭ pro la aliaj programeroj de tiu ĉi kaj aliaj lastatempaj elsendoj!.

    Feliĉan printempon!

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Aŭskultante la prelegon de Prof-ro Tonkin, mi pensis, ke tiaj sondokumentoj devus povus esti eldonataj kune kun la teksto, por studado. Ili estas vere valoraj!

  • Herman D. skribis:

    Interese, tamen dumkogresa registro de la sono plibonigindus.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.